Avinjo (Rakonto)

avinjo
avinjo

“Panjo, mi havas kanceron.Tiel diris al mi la kuracistoj, kiuj hodiaŭ venis al la infanvartejo. Cetere, mi decidis panjo: mi fariĝos kuracisto, kiam mi plenkreskos.”

La kvinjaraĝa Irem lasis antaŭ la pordo sian malgrandan mansakon, enhavantan nur pilolojn kaj personajn prizorgajn objektojn. Skuante siajn nigrajn harojn, kiuj estis longaj ĝis ŝia talio, ŝi kuris al la banĉambro. Post ke ŝi lavis siajn manojn kaj vizaĝon, ŝi revenis al la kuirejo por ricevi la bonvenajn kisojn, tiam ŝi atestis nekutiman kaj timigan vidon. Ŝia avino genuiĝante sur la planko estis batanta siajn genuojn kaj ploris; ŝia patrino estis staranta antaŭ ŝi kaj krianta:

“Ne faru tiel panjo, kial vi ploras?Bonvolu ne plori, vi timigos Irem.”

“Mia nepino, Irem, havas kanceron.Se mi ne ploras, kiu ploros?Ŝia forpasinta avo ankaŭ forpasis pro kancero. Li estis tute sana kaj alta kiel monto, sed dum unu jaro li turniĝis al nur ostoj kaj haŭto. Amara sorto, kion vi volas de Irem? Blindiĝu vi destino! Ŝi estas nur malgranda infano!”

La naŭdek ok-jara Hatice viŝis siajn larmojn sur sia blanka kaptuko; Ŝia kvardek-kvar-jara filino, Nesrin, provis trankviligi sian patrinon:

“Bonvolu panjo, ne faru tiel!Ne necesas troigi.Vi ankoraŭ pensas, ke ni vivas en la pasinteco kaj reagas laŭe. Ni ne loĝas en du mil tridek, ni estas en du mil kvindek. Kancero nun estas malsano kiel gripo. Estas nenio timinda; do estas nenio por ĉagreniĝi. Resume, vi ne ploru.”

Vidante ŝian avinon plori, la okuloj de Irem pleniĝis je larmoj. Ŝi kuris al sia avino kaj forte brakumis ŝin.

“Avinjo, ne ploru, nenio okazos al mi. Mi fartas sufiĉe bone. Kredu min! Mi havas nenion. Mi ĵus ricevis kanceron, jen ĉio,” ŝi diris. Kisante kaj flarante sian nepinon, Hatice ekstaris tenante la manon de sia filino. Ŝi estis preskaŭ rekonsciiĝinta.

“Pardonu min,” ŝi diris ridetante. Ŝi viŝis per la mano siajn larmojn, kiuj kolektiĝis inter la sulkoj sur ŝiaj vangoj. “Kiam kancero estas menciita, mia menso reiras al la pasinteco dummomente.Pardonu min, miaj infanoj, estas malfacile esti maljuna. La kapo iras tien kaj reen de tempo al tempo. La pasinteco kaj la nuntempo miksiĝas unu kun la alia.”

“Panjo, vi forgesis kisi min,” diris Irem. Ŝia patrino prenis Irem en siaj brakoj kaj sufokis ŝin per kisoj.

 

*

Du horojn poste, Nesrin kaj Irem iris manenmane al la plej proksima apoteko.Ili akiris senpagan vakcinon enhavantan nanorobotojn specifajn por la speco de kancero, kiun la kuracistoj diagnozis en Irem. La apotekisto injektis la vakcinon al Irem. Poste li donacis al ŝi bluan pluŝ-urson ĉar ŝi ne ploris.

Ene de duonhoro, la nanorobotoj detektis la kancerajn ĉelojn kaj detruis ilin unu post la alia. Kiam ili alvenis hejmen, Irem svingis siajn harojn de flanko al flanko kaj kuris al la banĉambro:

“Avinjo, ni jam revenis.Dume mi faris novan decidon: mi fariĝos farmaciisto kiam mi plenkreskos,” ŝi diris.

— rakonto de Ruhşen Doğan Nar el Turkio
— tradukis Vasil Kadifeli el Turkio


Vi povas legi la rakonton en la turka ĉi tie: Nene