Malĝoja Rakonto Pri Kato (Rakonto)

Kato

En la dua etaĝo de kvaretaĝa loĝejo, kies rozkolora farbo senŝeliĝis kaj aspektas kvazaŭ disfalonta, mi kuŝas ĉe la rando de la fenestro kaj rigardas la straton. Por eviti miskomprenojn pli poste, mi denove memorigas vin: Mi estas kato. Do, ne plendu dirante “mi pensis, ke vi estas homo, vi trompis min”.

Jes, mi estas kato. Konsiderante la nomon, kiun mia posedanto donis al mi, mi estas Minnoŝ. Mi estas kvarjara katino. En varma, humida posttagmezo, mi kuŝas sur la malvarmeta flanko de la fenestro kaj rigardas la preterpasantojn. Verŝajne ĉar ni vivas unu el la neelteneble varmaj tagoj de İzmir, neniu preterpasas la mallarĝan straton plenan je aŭtoj parkitaj ambaŭflanke.

Mia posedanto, sinjorino Melahat, estas interne en sia dormoĉambro. Mi ŝatus ŝerci, ke ŝi dormas kiel mortinto; sed ŝi vere estas morta. Ŝi elspiris dum sia dormo la lastan nokton. Matene mi surgrimpis al ŝian liton kiel ĉiutage, miaŭis, tiklis ŝian vizaĝon per mia vosto. Sed ŝi ne vekiĝis. Normale, tuj kiam mi surgrimpas al ŝia lito, ŝi vekiĝus kriante: “Malbenita kato, foriru de mia lito.” Sed ŝi eĉ ne ŝanceliĝis post kiam mi gratis ŝian brakon ĉi-matene.

Mi mensogus, se mi dirus, ke mi estas bedaŭrinta. Jam en ŝiaj naŭdekaj jaroj, ŝi estis soleca virino. Ŝi estis unu el la unuaj inaj instruistoj de la Respubliko. Foje ŝi prenis min kontraŭ si kaj prelegis al mi dum horoj.Ŝi sopiris la tagojn ŝi iam instruis. Ŝi ankaŭ ofte parolis pri siaj infanoj. De ŝiaj malfidelaj filoj, de ŝiaj malfidelaj lernantoj, de ŝia fidela edzo, kiu frue elmigris al la alia mondo kaj lasis ŝin sole en ĉi tiu mondo.

Pensante pri ŝi, mi dirus, ke ŝi mortis kaj saviĝis. Ŝi estis elĉerpita kaj fizike kaj mense. La soleco, en kiu ŝi estis enfermita, rondis ŝin de interne. Estis neniu por savi ŝin de ĉi tiu ĉagreno. Estis nur mi, kaj la purigistino, kiu venis unufoje semajne kaj helpis malstreĉiĝi ŝin el tio. La purigistino estis tridekjara, kun nigra vizaĝkoloro, kaj ŝiaj gestoj kaj parolado estis malĝentilaj; Ŝia nomo estis Fatma. Sinjorino Melahat ĝojis kiel infano, kiam la purigistino venis; ŝi bone traktis ŝin, demandis al ŝi kiel ŝi fartis, kaj eĉ faris teon por ŝi; poste, ŝi senhalte kaj senspire rakontis al ŝi, kion ŝi travivisis, kion ŝi vidis kaj kion ŝi suferis en la pasinteco. Ŝi sopiris paroli, nur paroli kun homo. Fatma, aliflanke, pensis pri nenio krom fini sian laboron kaj foriri, ŝi laboris skuante la kapon de tempo al tempo, rigardante ŝin per malplenaj okuloj, kaj neniam parolante al ŝi. Kiam Fatma foriris, Melahat Hanım ekmalbenis post ŝi: “Nigra Fatma, malpura Fatma; Kiu estas vi, ke mi parolas al vi, vi ne estas mia kunparolanto. Ŝi pensas, keŝ estas io grava, ŝi estas iu… Ŝi parolis malantaŭ ŝia dorso dum horoj. Kiam mi vidis ŝian malgajan staton, mi deziris povi paroli. Mi ŝatus havi la kapablon paroli nur por povi paroli kun ŝi…

Sen ĉi tiuj birdoj, mi mortus pro enuo. Birdoj ne mankas sur nia strato. Mevo, kolombo, korvo, pasero… Mevoj trankvile balanciĝas sur la ĉielo sen enmiksiĝi en iu ajn aferon; kolomboj diras ripete “kuko kuko…” kaj amludas unu kun la alia; korvoj serĉas ruzon, ili konstante faras planojn; paseroj ĉiam rapidas, flugas tie kaj tien.

Mi mortigas tempon danke al birdoj; Sed la plej malbona parto estas, ke mi rimarkas mian malsatons, kiam mi vidas ilin. Se ĝi estus iu tia dika mevo, ĝi suficıs por semajno por mi. Mi supozas, ke la korvo sufiĉus por tri aŭ kvar tagoj, la kolombo por unu aŭ du tagoj, la pasero nur por unu tago. Mi ĉirkaŭiris la tutan domon; sed mi ne povis trovi manĝaĵon ie. Ĉiuj manĝaĵoj estas en la fridujo kaj mi ne povas malfermi ĝin. Fatma alvenis antaŭ du tagoj kaj tio signifas, ke ŝi venos denove post kvin tagoj. Ĝis ŝi venos, estos neniu ali, kiu venos ĉe nia hejmo. Nu, najbaroj eĉ ne estas konsciaj pri kio okazas en la mondo. Mi pripensas, kiel mi eltenos la malsaton dum kvin pliaj tagoj.

Mia malsato fariĝis tiel neeltenebla, ke mi alkuris al la fenestro por rompi ĝin. Bedaŭrinde, la fenestroj de la domo estis renovigitaj pasintjare. Vi scias, eĉ se mi elblovos min el tiuj dutavolaj fenestroj, mi ne povas rompi tian vitron. Sed  estis tiel facile rompi la malnovajn fenestrojn. Oni diras, ke katoj havas naŭ vivojn, do mi certe perdis ok el ili, kiam mi provis rompi tiun novan fenestron.

Kio trairas vian menson ankaŭ trairas la mian. Manĝu sinjorinon Melahat! Katoj ne estas mallojalaj bestoj, nek estas malbonaj aŭ egoismaj. Ili nur emas pensi logike. Ilia amo kaj lojaleco al siaj posedantoj ankoraŭ ne blindigis ilin, kiel estas en la hundoj. Neniu kato volas manĝi sian posedanton; sed ĝi povas fari tion kiam temas pri sia propra vivo kaj ĝi ne havas alian ŝancon vivi. Stulta hundo, aliflanke, mortos de malsato kaj ne manĝos sian posedanton.

Ja, ĉu la korpo de mortinto ne estas nur peco de viando? La spirito, kiu faris tion, kio tiu estis, jam foriris al la alian mondon. Tio, kio estas postlasita estas nenio krom viando, por ke la vermoj manĝu sub la grundo. Kio estas la diferenco inter kato manĝanta tiun viandon kaj la vermoj?

Mia stomako ekbruas. Se la vetero ne estus tiel varma, mi povus elteni pli da malsato; sed malsato en varmego ne estas io eltenebla. Mi ne volas manĝi sinjorinon Melahat; sed mia kapo ekturniĝas pro malsato, kaj miaj okuloj komencis nigriĝi. Ĉu sinjorino Melahat jam ekkomencis  odori? La odoro de la domo ŝanĝiĝis. Mi timas morti pro malsato. Kiel vi, mi volas vivi. Diablo, mi ne eltenos tion.

Mi iras al la dormoĉabro!

*

Post duonhoro Minnoŝ revenis al la fenestro kun trankvilaj paŝoj kaj saltis sur ĝia rando. Ŝi etendiĝis, oscedis kaj kuŝiĝis apud la fenestro. Ŝi observis la birdojn dum ŝi lekadis siajn lipharojn.

Ŝi estis sata kaj feliĉa.

 

rakonto de Ruhşen Doğan Nar el Turkio

tradukis Vasil Kadifeli el Turkio


Vi povas legi la rakonton en la turka ĉi tie: Bir Kedinin Acıklı Hikâyesi