Benzinkamiono (Rakonto)

Benzinkamiono

La urbeto, kiu estis varmigita troe pro la aŭgusta varmego, rekonsciiĝis pro la bruego tagmeze. Ĉiuj en la domoj, kafejo, najbarejo, kampoj, vinberejoj, ĝardenoj, riverbordo, moskeo ktp aŭdis la sonon. Dum homoj kverelis pri la fonto de la bruego; la infanoj jam atingis la scenejon, kaj ili revenis al la urbeto kriante:

“Renversiĝis veturilo… Ne veturilo, sed kamiono renversiĝis… Ne kamiono, sed ŝarĝaŭto… Ĉu ŝarĝaŭto? Oni nomas ĝin benzinkamiono… Ne, aviadilo falis, aviadilo… Io elfluas el la benzinkamiono… Akvo elfluas … Oleo ekfluas… Ne, benzino ekfluas… Kiel vi scias, ke ĝi estas benzino?… Pro la odoro… Mi ĵuras… Mi ĵuras kaj ĵuras… Ne diru sensencaĵojn… Mi ne diras sensencaĵojn…”

La urbetanoj, kiuj jam vekiĝis el sia tagmeza dormado pro la bruo, ekstaris tuj kiam ili aŭdis, ke benzinkamiono renversiĝis. Ili kaptis kiajn ajn ujon, sitelon, vazon, vazeton, skatlon, kiun ili trovis, kaj ekkuris al la loko de la akcidento.

Ĉiuj urbetanoj, de la aĝo sep ĝis sepdek, kuris kvazaŭ en olimpika turniro, ĉiuj, viroj, virinoj kaj infanoj. De avoj kun unu piedo en la tombo, kiuj apenaŭ povis marŝi kun bastono, ĝis beboj lernantaj marŝi. Ĉiuj kuris senspire.

La sesdekjara ŝofor de la benzinkamiono havis koratakon pro la varmego. La kamiono, kiu eliris el la vojo kaj renversiĝis, post du transkapiĝoj estis trenita kaj haltis meze de kampo en la flanko de la vojo kaj fendiĝis pro la saltoj. Tra la fendo elfluis benzino. La ŝoforo elĵetiĝis de la antaŭa vitrofenestro ĉar li ne portis sian sekurzonon kaj mortis surloke.

La unuaj, kiuj atingis la benzinkamionon, estis tre bonŝancaj. Ili plenigis siajn ujojn kaj sitelojn sen homoj amasigis la lokon. Ili kuris reen al siaj domoj por malplenigi la ujojn kaj reveni por replenigi ilin.

Malpli ol dek minutojn post la akcidento, la  ĉirkaŭo de la benzinkamiono popolamasiĝis. Neniu pensis pri la situacio de la ŝoforo. La imamo, kiu atingis la scenejon, unue iris trovi la ŝoforon. Kiam li konstatis ke li estis morta, li preĝetis kaj tuj enmiksiĝis en la popolamaso.

Ĉar ne ekzistas vickulturo eĉ en la grandaj urboj, eĉ inter la plej kleraj homoj, estis absurde pensi, ke duonkleraj homoj enviciĝus en urbetoj. Tial estis batalo, tumulto, kverelo, diboĉo ĉirkaŭ la benzinkamiono. Ne zorgu demandi pri kio!

Ĉu vi volas virinojn batalantajn kap-al-kape, virojn piedfrapantajn kaj  vangofrapantajn unu la alian, avoj profitantaj la ŝancon  kaj molestantajn virinojn, junuloj batalantaj ŝirmite per benzino, aŭ infanojn malbenantajn unu la alian? Je unu momento, la blinda Ibrahim grimpis sur la supron de la benzinkamiono kun la helpo de siaj du filoj. Li kriis kiel eble plej laŭte: “Kamparanoj! Nur aŭskultu min. Haltu la kverelon. Atendu… Aŭskultu min. Gesinjoroj, ĉar la benzinkamiono nun estas en mia kampo, kiel vi vidas, ankaŭ la benzino apartenas al mi. Ĉiuj tuj forlasu mian kampon. Foriru el mia propraĵo. Eku! Sed antaŭ vi foriros malplenigu viajn ujojn!”

“For hundo!” iu diris, ĵetante la unuan ŝtonon. La ŝtono vundis la brovon de la blinda okulo de Ibrahim. Ibrahim apenaŭ eskapis la pluvon de ŝtonoj elsaltante el sur la benzinkamiono. La tumulto daŭris de kie ĝi ĉesis.

Ĉi-foje, la imamo grimpis sur la benzinkamiono pere de ununura forto. Li ekparolis kvazaŭ li estis predikanta: “Ho islama komunumo, je Dio, ne faru tion! Jen tio estas peko! Ĝi estas malobservo de la rajtoj de aliaj! Tio, kion vi faras, estas formanĝi la rajton de servantoj de Dio! La puno en la alia mondo estis tre, tre granda, neniu de vi povos trakti ĝin! Se vi iros al la alia mondo sen ricevi konsenton de la posedanto de la benzinkamiono, vi returnos de la pordego de la paradizo… Se la posedanto ne donos konsenton, en la postmorta mondo, la pordoj de la paradizo fermiĝos sur  via vizaĝo! Kaj por kio? por nur unu ujo de benzino! Ne faru tion, ni reiru al nia urbeto!”

Neniu zorgis pri li… La interbatalado komenciĝis denove. La urbetestro pensis iomete pri “ĉu mi surgrimpu sur la kamionon?”, sed li ne kuraĝis je tio. Dume neniu alvokis la ĝendarmon aŭ ambulancon. Kiam la ŝoforo de unu el la preterpasantaj aŭtoj kompatiĝis pro la okazajo kaj alvokis la numeron 112, la aŭtoritatuloj eksciis pri la akcidento.

Unue venis la ĝendarmaro, poste la ambulanco. La ĝendarmaro provis forpeli la urbetanojn for de la benzinkamiono; sed malsukcesis. Ili ĉiuj estis nur dek soldatoj. Kiam la ĝendarma komandanto dufoje pafis en la aeron ĉiuj dummomente paŭzis. Sed la urbetanoj, kiuj estis konvinkitaj, ke la komandanto povos fari nenion kun tiom malmultaj soldatoj, denove eniris la kuradon por benzino. La soldatoj kaj la urbetanoj interbatalis ĝismorte sed ekkomprenante, ke tio ne helpos, la komandanto malproksimigis siajn soldatojn de la benzinkamiono.

“Ne gravas, ne indas batali kun ili. Lasu ilin fari tion, kion ili volas. Ili disiĝos per si mem, kiam la benzino elĉerpiĝos. Sed ni pli malproksimiĝu de la benzinkamiono. Sse la benzino ekbrulos, ni estos eksplodigitaj, kaj ni mortos je la vojo de feko!” diris li. La ambulanco forportis la forpasintan ŝoforon. La komandanto kaj la soldatoj rigardis la vilaĝanojn de malproksime.

Dum tiu batalado, luktado kaj baraktado, ĉiuj estis kovritaj per benzino, de la kapo ĝis la piedoj. La kafejisto Mustafa apenaŭ plenigis du plastajn ujojn kaj unu sitelon da benzino, kiam li donis ilin al siaj infanoj, kaj li mem sidis sur la grundo. “Mi multe laboris; sed ĝi valoris. Lasu min fumu unu cigaredon pro plezuro,” li pensis. Ŝi elprenis sian envolvaĵcigaredon kaj siaj okuloj renkontis tiujn de la urbetestro antaŭ ol li ekbruligis sian fajrilon. La okuloj de la urbetestro plilarĝiĝis. “Ne!” li estus krionta, kiam Mustafa ekbruligis sian fajrilon.

La sekvo estas antraŭvidebla. Unuvorte, masakro!

 

 

— rakonto de Ruhşen Doğan Nar el Turkio

— tradukis Vasil Kadifeli el Turkio


Vi povas legi la rakonton en la turka ĉi tie: Tanker