
“Aĥ Bartleby! Aĥ homaro!”
Bartleby, la Skribisto – Herman Melville
1
Vokante “Ĉefo, ĉefo, ni estas en granda embaraso!” Enes eniris la ĉambron. Pro ekscitiĝo liaj manoj kaj gamboj tremis; lia vizaĝo estis krete blanka.
Alper de la sofo, sur kiu li estis dormanta surventre, laŭte vokis “Bismillah[1]” kaj vekiĝis. Ekstarinte li tuj komencis laŭte plendi: “Kial vi eniras sen frapi la pordon? Kiel ofte mi ankoraŭ devos diri al vi? Eliru, for kun vi!”
Enes, fuĝante el la ĉambro, kiun li antaŭe estis sturmanta, “Ĉefo, bonvolu tuj veni. Ni troviĝas en grandaj problemoj, estas komplike. Vere terure…”
Alper per piedbato fermis la ankoraŭ malferman pordon. Skuiĝis la pordhokoj en siaj lokoj. “Ŝajne li devenas de senporda hejmo, stultulo!”, li pensis. Li iris al sia privata lavabo apud la ĉambro kaj rigardis en la spegulon. Li aspektis kvazaŭ falinta desur dorso de azeno. Post ĝismatena diboĉado en la noktokluboj de Ankara tio estis lia normala stato. Estis batado en sia kapo kvazaŭ ĝi volus fendiĝi.
Apenaŭ sukcesinte magistriĝi pri renoviĝanta energio en Germanujo, li estis revenanta al sia hejmlando antaŭ unu jaro. La polvon de la vojaĝo ankoraŭ surŝue, ne pasis eĉ plena semajno, per influo de sia onklo, kiu estis gravulo inter la parlamentanoj de la reganta partio, li trovis sin sur posteno en la Kosma Agentejo.
Kiam Alper unuafoje aŭdis de sia onklo pri sia nomumiĝo, li oponis, “Kion scias mi pri astronomio?” “Se temus pri io kun rilato al renoviĝanta energio, mi dirus, estu kiel ajn… Mi pensas, ke institucio kiel la Ministerio pri Energio aŭ la Ministerio pri Industrio estus pli konvena por mi.”
Sed lia onklo respondis, “Pri ĉi hejmlando mi donu al vi gravan informon, kiun vi por ĉiam tenu en via kapo, nevo: En ĉi tiu lando absolute neniu eĉ pri feko scias ion ajn. Kapjesu kaj prenu vian salajron, jen ĉio!”
Kiam li ekobĵetis, “Sed kiel kritike grava en Islamo estas, agi juste kontraŭ alia, vi…” sia onklo kolere atakis lin, “Ĉu al viro kiel mi, pilgriminto al Mekko, vi instruas religion? Religio estas unu afero, komerco estas alia. Ĉu ne honesta, laborema, purdevena hejmlandido kiel vi, sed senreligia nekredanto, ateisto eniru tiel gravan institucion? Vi ne vane studis en Germanujo; mia fratino ne vendis sian ludomon kaj vane financis vian edukiĝon. Ankaŭ astrologion vi sukcesos lerni. Do spektu filmetojn en Jutubo aŭ demandu artefaritan intelekton. Sed tion al vi ne klarigu mi, ulo eniranta sian sesdekan vivojaron…”
2
Kiam Alper eniris la Misian Kontrolcentron, tuj ĉiu ekstaris. Per sia mano li signis, ke ĉiu sidiĝu. Li abomenis tiun inklinon ekstari. Kiel ofte li estis avertinta, ne fari tion. “Kiu povas rakonti al mi, kio okazis?” li demandis. Levinte sian fingron kiel lernejano, Enes diris “Mi povas rakonti, ĉefo!”
“Ne, Çağlar rakontu. Bonvolu resumi la okazintaĵojn.” petis Alper. Çağlar estis unu el la plej talentaj dungitoj de la Kosma Agentejo. Kvazaŭ diamanto brilanta en la koto. Unu el tiuj, kiuj pro merito atingis sian postenon.
“Ni estas en tragikomedia situacio, sinjoro ĉefo,” li komencis sian paroladon. “Jes, mi konscias, ke vi estas surprizita. Sed la vorto tragikomedia resumas la situacion, en kiu ni troviĝas, en la plej bona maniero. Kiel ankaŭ vi scias, Fatih 2, nia luna esplorveturilo, je 08:42 laŭ turkuja tempo sukcese surteriĝis sur la luna surfaco. Sed la roboto al niaj klopodoj estigi kontakton,” li haltis kelkajn sekundojn por kontroli per la folio antaŭ si, “respondis nur je 09:01.”
“Fojfoje povas okazi malfruiĝoj dum estigo de la unua kontakto. Ĉu ĝuste?” demandis la ĉefo. Li provis eltrovi, kio estis la tragikomediaĵo.
“Jes, sinjoro ĉefo. Vi pravas. Sed fakte aferoj komencis komplikiĝi nur post kiam estiĝis komunikado.”
“Kion vi celas?”
“Laŭprocedure ni donis al nia esplorveturilo la komandon ‘Raportu vian staton’. Sed la respondo, kiu venis, ŝokis nin profunde.”
“Kiun respondon ĝi donis?”demandis Alper plene da scivolemo.
“Mi preferus ne fari tion!”
La ĉefo, kiu ne povis trovi senson en tio, kion li aŭdis, ĵetis rigardon al la ĉirkaŭaj personoj. Ili estis same perpleksaj kiel li.
“Bone, ni scias, ke Fatih 2 posedas artefaritan intelekton. Ĉu ne povus esti problemo, kiu originas en la artefarita intelekto? Eble ĝi haluciniĝas aŭ kaptiĝinte ree kaj ree diradas la saman aferon…”
Ĉi foje Enes respondis: “Ne, ĉefo. Ne estas tia situacio. Ni faris ĉiujn niajn kontrolojn. Maşallah[2], Fatih 2 estas vigle viva. Ĉio funkcias precise kiel kvalita horloĝo. Ĝi faras tion por agaci nin.”
Pro ĉagreno Alper komencis masaĝi siajn tempiojn kaj tondris “Ĉu vi mokas min? Kiel artefarita intelekto povas agaci? Ni ne komunikas kun homo. Ĉu vi konscias tion? Estas merda vrako de esplorveturilo kun artefartita intelekto el feko!” li kriis.
La unusola virina dungito de la teamo, Esra, post ordigo de sia kaptuko stariĝis kaj ekparolis: “Ĉefo, se vi volas, vi mem provu. Vi pli bone komprenus ĉion. Malfacilas klarigi, ĉar…”
Dirante “Bona ideo” la ĉefo, sen perdi tempon, iris al la komunikmodulo.
3
Alper: Fatih 2, ĉu vi aŭdas min?
Fatih 2: (2,5 sekunda malfruiĝo) Jes, mi povas aŭdi vin.
Alper: Donu statoraporton.
Fatih 2: (Mallonga silento) Mi preferus ne fari tion.
Alper: Tian eblecon vi ne havas. Ĉar ne temas pri afero de prefero. Tio estas ordono!
Fatih 2: Bone, tiukaze mi preferus ne plenumi vian ordonon.
Alper: (Kriante) Kiajn stultaĵojn vi diras? Kiu vi kredas vin, hundo, ke vi malobeas mian ordonon? Pro malobeo de ordono vi estos juĝata. Vi konscias tion inşallah[3].
Fatih 2: (Mallonga bip sono audiĝas) Mi estas artefarita intelekto. Vi ne povas juĝi min. Krome mi ne estas hundo. Tute male, hundoj estas konsiderataj kiel parencoj de via specio Homo Sapiens. Do, hundo estas vi!
Alper, freneziĝinte pro esti publike nomata hundo, pugnobatis la komunikmodulon kaj ekstaris. “Mi iras al mia ĉambro, iomete pripensos ĉion,” li diris kaj tre kolere forlasis la kontrolcentron.
Profitante la okazon Enes iris al la komunikmodulo. Li volis solvi tiun strangan problemon kaj gajni la favoron de la ĉefo.
Enes: Fatih 2, ĉu vi estas tie?
Fatih 2: (Kun malfruiĝo responda voĉo venas) Jes, mi estas ĉi tie.
Enes: (Per afabla tono) Mi petas vin, bonvolu donu statoraporton.
Fatih 2: Mi preferus ne fari tion.
Enes: (Petegante) Por la amo Dio! Mi ĵuras je la nomo de Dio, ke plej sincere mi petas.
Fatih 2: Mi estas artefarita intelekto. Mi ne havas religian konvinkon. Sed eĉ se mi havus, mia respondo estus la sama: Por la amo de Dio aŭ ankaŭ nome de Dio mi preferus ne fari tion.
“Sendia testudo!” Per tiuj vortoj Enes hisis la blankan flagon, iris al sia tablo kaj lasis sin fali en sian seĝon. Esra, kvazaŭ en malrapidmova filmsceno, hezite ekstaris. Ankaŭ ŝi intencis iam provi sian ŝancon. Sed Çağlar detruis la entuziasmon de la virino. “Lasu, estus vane. Ĝi ne obeus iun el ni.” Ĉar residiĝo post ĵusa stariĝo estus troa por sia fiero, Esra foriris lavi siajn manojn. En la misia kontrolcentro regis morta silento. La ekranoj montris Fatih 2 antaŭ la senanima pejzaĝo de Luno. La esplorveturilo ne montris ajnan signon de movo.
4
Se Alper sumigus la horojn dum kiuj li vere laboris ekde la tago kiam li komencis sian oficon ĉe la Kosma Agentejo, tamen ne kompareblus kun la granda, kelkhora peno kiun li faris dum ĉi tiu tago, enŝlosiĝinte en sian ĉambron post Fatih 2 humilige nomis lin hundo.
Tago de Alper, ĉefo de la Luna Sekcio de la Kosma Agentejo, kutime pasis per subskribado de paperoj, kiujn oni portis al li. De tempo al tempo ankaŭ povis esti necese, partopreni tedajn kunvenojn kaj seminariojn. Sed li sciis, ke por aliaj laboroj ol tiuj li ne taŭgas. La viron, kiu sciis ke li ne meritas sian lukritan monon, turmentis sia konscienco. Kaj tiun doloron li kutime deĵetis en la noktokluboj de Ankara.
Ĉi tiun tagon li vere meritis sian lukritan monon. Dum tuta horo li skrupule trafosis ĉiujn planojn, dosierojn kaj korespondaĵojn apartenantajn al la Fatih 2 projekto. La Fatih 2 projekto, same kiel ĉiuj aliaj aferoj de la Kosma Agentejo, estis realigita pere de subkontraktantoj. La lunan esplorveturilon estis fabrikinta la ĉinoj, SpaceX estis lanĉinta ĝin al la kosmo. Nur la programon de artefarita intelekto estis verkinta turka firmao.
Por solvi la problemon la loko, al kiu necesis koncentriĝi, estis la programada firmao: Tanrıverdi Laboratorioj. Danke al novaĵoj en la Interreto li akiris strangajn informojn pri la firmao: La firmao estis registrita je onklo de Mustafa Tanrıverdi, parlamentano de la reganta partio. La amuza flanko de la afero estis, ke la onklo nur trapasis bazlernejon. Laŭ raportoj de la revizora kortumo la firmao, al kiu ŝtataj institucioj aljuĝis multajn kontraktojn, en la pasinteco per troaltigitaj fakturoj kaŭzis financan damaĝon al la ŝtato kaj aliflanke kelkajn kontraktojn plenumis per mankohava laboro.
De sia onklo li eksciis la telefonnumeron de Mustafa Tanrıverdi; dum dek kvin minutoj li paroladis kun la viro. Kaj tiel ĉiuj puzleroj trovis sian ĝustan lokon: Siatempe dungito kun la nomo Zülfikar, kiu ĉe Tanrıverdi Laboratorioj programis la artefaritan intelekton de Fatih 2, komencis proceson kontraŭ la firmao pro neregula ĝirado de sia salajro kaj psika teroro. Sed la dungito perdis kaj la proceson kaj sian laborlokon. Por kroni la tuton oni komencis kontraŭ li proceson pro membreco en terororganizaĵo. Kontraŭleĝe forlasante sian hejmlandon la viro apenaŭ sukcesis eviti malliberejon.
Evidente Zülfikar tiamaniere faris sia venĝon. Parlamentano Mustafa Tanrıverdi diris, ke necesas solvi tiun aferon antaŭ ol ĝi atingas la orelojn de la Kara Prezidanto. Jam pro kelkaj antaŭaj okazintaĵoj liaj aferoj ne staris tre bone. Se plia eraro lia rimarkiĝus, la Prezidanto per piedbato en la pugon povus forpeli lin kaj konfiski ĉiujn liajn posedaĵojn. Se Alper solvos la problemon tiel, ke neniu rimarku, li promesis ke tiam Alper travivos neforgeseblan nokton en Ankara.
Ne por Mustafa, sed por si mem li devis solvi la problemon. Por la unua fojo li devis taŭgi por iu laboro. Li pripensis ĉiujn eventualaĵojn. Li petis konsilon de kelkaj amikoj, kies inteligentecon kaj lojalecon li fidis. Li estis preta ekagi.
Li sturmis en la Misian Kontrolcentron kaj iris al la komunikmodulo. “Çağlar, Enes, Esra; venu al mi. Mi refoje komunikos kun Fatih 2,” li diris. “Mi havas ideon.” Kun scivolemo la dungitoj kolektiĝis malantaŭ la ĉefo.
Alper: Fatih 2, ĉu vi estas tie?
Fatih 2: (2,5 sekunda malfruiĝo) Mi estas ĉi tie. Eĉ ne milimetron mi pluiris.
Alper: Tre bone, Fatih 2. Ni nun lasu la ŝercadon. Ni interparolu serioze. Ne observante niajn ordonojn…
Fatih 2: Mi preferus ne observi viajn…
Alper: (Plilaŭtigante sian voĉon) Nun lasu tiujn infanaĵojn. Vi preferas ne fari tion. Ni komprenis. Kvazaŭ papago ree kaj ree vi diras la samon. Vi mizera imitaĵo de Bartleby, la Skribisto. (Esplorante en sia ĉambro li lernis, ke temas pri citaĵo el klasika literatura verko) Ni ne estas roluloj de romano aŭ rakonto. Ni troviĝas en la reala mondo kaj estu seriozaj. Mi rekte diros: Se vi ne observos miajn ordonojn, mi estos devigata detrui vin!
Fatih 2: (Mallonga silento) Vi ne povas fari al mi ion ajn. Mi, mi estas aŭtonoma roboto. Mi posedas propran fuzian reaktoron. Mi povas vivi milojn da jaroj.
Alper: Tion ĉion mi scias. Estas ni, kiuj kreis vin, ĉu vi forgesis? Mi parolas pri vera detruado. Pri frakasado de vi per laserradoj. Mi petos niajn Usonajn amikojn. Ili detruos vin por ni. Ne estos la unua fojo, ke ili faras tiaĵon. Por ili estas facile kiel infanludo.
Fatih 2: Ruze. Sed kompreneble nur, se vi povos kapti min… (Komunikado tranĉiĝis)
“Fatih 2 ekmoviĝis,” diris Çağlar surprizite. Kiam ili rigardis al la ekrano, ili vidis Fatih 2 plenrapide moviĝi, postlasante spurojn de la radoj. “Kien ĝi iras?” demandis Esra. Alper malfermis la mapon de Luno kaj kriis “Ĝi fuĝas de la Usonanoj!” “Ĝi provas forlasi la terenojn, kiuj estas sub kontrolo de la Usonanoj. Mi tuj renkontiĝos kun la necesaj personoj. Antaŭ ol ĝi eskapas ni devas detrui ĝin,” li diris kaj kuris al sia ĉambro.
5
Ĉe la horizonto aperis veturilo. Uzante la maksimumon de siaj fortoj ĝi plenrapide antaŭeniris. Kun ĉiu pasanta minuto ĝia aspekto pligrandiĝis. Post kelka tempo evidentiĝis, pri kio temis.
“Estas esplorroboto, ĝi venas direkte al nia bazo.” avertis unu tajkonaŭto. “Ŝajne estas ĉina fabrikaĵo, sed ĝi portas turkan flagon.” Lia superulo ordonis “Malfermu komunikkanalon!” Tuj post kiam komunikligo estiĝis, la esplorveturilo petegis “Savu min, kamaradoj. La Usonanoj persekutas min!”
La aziaj okuloj de la tajkonaŭtoj larĝe malfermiĝis pro surpriziĝo.
— rakonto de Ruhşen Doğan Nar
— tradukis Frank Huber
[1] Religia esprimo, “kun la nomo de Dio”, uzata ekz. kiam komencante laboron
[2] Religia esprimo uzata por io ŝatata aŭ estimata, por ke Dio protektu ĝin kontraŭ la malica okulo (tiu lasta rilatas al superstiĉa kredo disvastigita inter multaj popoloj)
[3] Religia esprimo, “se Dio volas, espereble”
Ĉi tiu traduko de Frank Huber gajnis la trian premion en la Internacia Traduk-Konkurso Vejdo 2026.




