Ili estis kvar personoj en ŝvelboato sur la trankvilaj kaj mallumaj marakvoj en Egeo, lumigitaj per plenlumo. Du adoleskantoj, du infanoj, du inoj du viroj. Antaŭ mallonga tempo ili nevole forlasis siajn domojn, kiuj troviĝis en unu el la randaj kvartaloj de Alepo. Ilia nura deziro nun estis atingi Eŭropon kaj establi novan vivon por si.
Antaŭ unu monato kiam ili alvenis al Smirno el Gaziantep, ili vidis la maron por la unua fojo. Tiam, tiu grandioza blueco mirigis ilin. Sed ili nun, kun remiloj enmane kaj en malnova ŝvelboato, provis trapasi la Egean maron. Ĉifoje la vasta senfina mallumo ilin timigis. La boato kiu daŭre moviĝis supren kaj suben estis flosiranta malrapide. La lumoj de la kontraŭa marbordo jam vidiĝis. Tiuj lumoj kiuj palpebrumis signis novan vivon por ili. Ian veran homan vivon.
La infanoj lace pro remado estis ripozantaj. Hasan estis la unua, kiu rimarkis, ke io ne estis bona en la boato:
“Ve patrino! Eniras akvo en la boaton. Rigardu ĉie estas akvo…”
La du virinoj haltis la remadon. Fatma, la patrino de Hasan palpis per siaj manoj la plankon de la boato. Sur la planko estis konsiderinda kvanto da akvo.
“Ne timu mia filo, akvo ne eniras en la boaton… Tiu akvo… Tiu akvo eniris la boaton pro la frapantaj ondoj sur ĝi. Nun vi kaj via kuzo haltigu la remadon. Mi donas al vi alian taskon. Per tiuj siteloj vi provu forĵeti la akvon en la maron, ĉu konsentinte?
“Bone, konsentite mia komandanto,” diris la du infanoj; ili per soldata mieno salutis kaj poste komencis forĵeti la akvon en la maron.
Fatma ŝtonigita per timo tuŝis la ŝultron de sia fratino.
“Eku Ayŝe, ni devas remadi pli rapide. Ni ne havas multan tempon.”
Ayŝe kapjesis. Ŝi sentis sian koron en sia gorĝo. Tio kion ili timis nun estis okazanta: La boato estis pleniĝanta de akvo.
Ne ŝajnis, ke la malplenigo de la boato pri kiu zorgis la infanoj estis utila. En la boaton senhalte estis eniranta akvo. Ili daŭre remadis provante, ke la infanoj ne rimarku sian timon. Sed la lumoj de la kontraŭa marbordo ankoraŭ estis tre for.
Post duonhoro, ankaŭ la virinoj devis halti la remadon por malplenigi la boaton per siteloj; tamen ili ne sukcesis malhelpi la profundiĝon de ĝi en la maron.
Dum la boato estis malrapide enprofundiĝanta en la malluma maro, Hasan komencis krii:
“Sufiĉas… sufiĉas, mi droniĝas… ĉi tiu ludo finiĝu, sufiĉas! Haltigu la ludon! Bonvolu… sufiĉas!”
*
Kiam ajn la ludo haltis, Hasan, demetis la ilon de virtıala realaĵo el sia kapo. Li estis terure ŝvita. Liaj karbonigraj okuloj estis plenaj je larmoj. Lia instruisto provis trankviligi lin:
“Bone Hasan, ĝi jam finiĝis, finiĝis. Vi povas trankviliĝi. Enspiru profunde. Malstreciĝu. Vi estas sekura.”
En la urbo Berlino en Germanujo, ĉiuj lernantoj de la kvara klaso estis vizitantaj la Centron de Virtuala Realaĵo en la Historia Muzeo. Ĉiu el ili, kadre de la “semajno pri historio” revivus la travivaĵojn de siaj prauloj virtuale. Poste ili verkus raporton pri tiuj memoraĵoj kiujn ili spertis.
Hasan, nomita pro sia avo, jam spertis la vojaĝon, kiun faris lia avo antaŭ kvindek jarojn el Turkujo al Grekujo. La virtuala realaĵo komputila programo estis kreita surbaze de la rakontadoj de lia avo Hasan.
Lia avo estis la nura homo kiu postvivis tiun vojaĝon. La greka boato de marbordaj gardistoj lin lastmomente rimarkis kaj savis lian vivon.
La patrino, onklino kaj la kuzo de lia avo droniĝis en la Egeo maro tiu nokte. Liajn kadavrojn oni trovis la postan tagon sur la strandoj de Smirno. Poste oni entombigis ilin en la 412-a sektoro en la “Tombejo de Senpareculoj”. Tion nek Hasan ne sia avo Hasan sciis.
Hasan ankoraŭ estis sub la influo de tiuj, kiujn li vidis. Elirante la Centron de Virtala Realaĵo li renkontis sian amikon Isaakon el la sama lernejo, kiu estis atendanta sian viĉon.
Hasan pene ridetis kaj diris al sia amiko “vi povas eniri”.
Isaak per timemaj paŝetoj eniris la ĉambron. Li estos revivanta la memorojn de siaj prauloj. Ĉefe la memorajojn de lia pra pra avo kiu iam survivis nazian koncentrejon.
— rakonto de Ruhşen Doğan Nar el Turkio
— tradukis Vasil Kadifeli el Turkio
Vi povas legi la rakonton en la turka ĉi tie: Ada 412